LA ESPERO


SUBMITTED BY: Guest

DATE: March 3, 2013, 7:40 p.m.

FORMAT: Text only

SIZE: 821 Bytes

HITS: 1708

  1. LA ESPERO
  2. En la mondon venis nova sento,
  3. tra la mondo iras forta voko;
  4. per flugiloj de facila vento
  5. nun de loko flugu ĝi al loko.
  6. Ne al glavo sangon soifanta
  7. ĝi la homan tiras familion:
  8. al la mond' eterne militanta
  9. ĝi promesas sanktan harmonion.
  10. Sub la sankta signo de l' espero
  11. kolektiĝas pacaj batalantoj,
  12. kaj rapide kreskas la afero
  13. per laboro de la esperantoj.
  14. Forte staras muroj de miljaroj
  15. inter la popoloj dividitaj;
  16. sed dissaltos la obstinaj baroj,
  17. per la sankta amo disbatitaj.
  18. Sur neŭtrala lingva fundamento,
  19. komprenante unu la alian,
  20. la popoloj faros en konsento
  21. unu grandan rondon familian.
  22. Nia diligenta kolegaro
  23. en laboro paca ne laciĝos,
  24. ĝis la bela sonĝo de l' homaro
  25. por eterna ben' efektiviĝos.

comments powered by Disqus